2016-02-26

MEMUARO pri MHSZ kaj la Esperanto-movado en Irano 3

Estas vero ke tiu kunsido estis la unua kaj ĝis nun la lasta kunsido kiun partoprenis tiom da esperantistoj kaj uea-delegitoj en Irano. Neniam alian fojon ni renkontis tiom da iranaj esperantistoj en sama loko. Antaŭ tiu kunsido, kelkaj esperantistoj de ĉiu "flanko" havis kontaktojn kun tiuj de alia "flanko". Ekz-e Behruz Atai pensis ke per la enpacigo de du flankoj, oni helpus la disvastigon de la afero. S.F.Tejmuri estis alia. Sed li mem - interparolinte kun M.R. Torabi - rakontis al mi ke ne eblas alproksimigi la du flankojn unu al la alia…
La kunsido ne donis bonan rezulton. Ĉiu daŭrigis sian vojon. Depost tiu kunsido, la kursoj de Ĵila kaj D-ro okazis kun malpli da partoprenantoj. Mi daŭrigis verki kaj traduki. Ankoraŭ "Kontakto" eldonadis miajn novelojn. Pro la aparta aktivado de " la junuloj " ne okazis io stranga. La Atai eldonejo ne profitis pro nove varbitaj lernantoj de "la junuloj", ĉar ili komencis verki novajn lernolibrojn, vortarojn ktp. "La junuloj" tute apartigis sian vojon de " la maljunuloj ". En iliaj eldonaĵoj klare videblas la komploto de la silento. T.e. ili nenion diris pri D-ro MHSZ kaj liaj strebadoj. Ili eĉ silentis pri ĉia ajn sukceso de aliaj esperantistoj kiuj jam ne aliĝis al ili. Multaj el gelernantoj de la kursoj de D-ro kaj Ĵila  jam aliĝis al ili. Estas dirinde ke nenia " Tria" grupo ekformiĝis.

La entuziasmo de "La junuloj" pokopoke malmultiĝis. Verdire la eksteresperantista publiko nenion sciiĝis pri la skismo. Ja la movado mem ne estis tiom fama kiu altiru la atenton de la publiko.

Ĉiflanke la gepatroj de Eo en Irano, D-ro MHSZ kaj Ĵila Sedighi, ne kiel pasinte, sed ankoraŭ respondece daŭrigis siajn aktivadojn. Mi ne scias kian prijuĝon havas UEA pri la afero, sed ĉiukaze la rezulto ne estis pozitiva eĉ por Eo mem.

"La junuloj" klopodis turni sin al universitatoj, sed la universitataj instancoj ne konsideris iliajn proponojn tiom serioze. Ne ekzistis inter ili konsiderindaj profesoroj aŭ universitate edukitaj famuloj kiel MHSZ . La diferenco inter iliaj ĉefuloj kaj D-ro MHSZ estis sufiĉe signifohava. Oni ne povas malkonfesi la rolon de D-ro MHSZ en la irana E-movado. Multaj homoj estimas E-on nur pro tio ke D-ro MHSZ konfirmis ĝin. En landoj kie la plimulto da homoj prijuĝas la fenomenojn nur pro iliaj iniciatintoj aŭ ĉefuloj, estas tre grave la rolo de la ĉefuloj...

Kvankam por la loĝantoj de liberaj landoj estas sensignifaĵo la seksapartigo de la E-klasoj, sed D-ro ne permesis la ambaŭigon. La kursoj de Ĵila okazadis por geesperantistoj en alia tago. La pli postaj konfesoj de "la junuloj" pri "la neoficialaj premoj kaj malsekurigoj por la asocianoj" pruvis la pravecon de la teorioj de D-ro MHSZ . Sed malgraŭ tio, mi partoprenadis la kursojn de Ĵila kiun krom mi partoprenis S-roj: K.Qadiri, Ĥoŝmaŝraban kaj S-inoj: Sanii, Minukade, Nezami, Rezaji, Faraĝi, Somali, k.a. Elinter ili, S-ino Nezami estis poetino kiu verkis aŭ tradukis kelkajn librojn (en Esperanto). S-ino Parinuŝ Sanii pli poste verkis longan romanon " Mia Porcio"(en la persa lingvo)  kiun 17-an eldonon mi vidis kaj pri la 19a eldono mi aŭdis. Ankaŭ F-ino Somali eldonadis tre kortuŝajn esperantajn poemojn. En la irana E-movado, la virinoj, ne malpli ol la viroj, estas aktivaj. En ambaŭ flankoj la situacio estas tia.
***
Malgraŭ ĉiuj malfavoraĵoj kaj malhelpaĵoj, D-ro neniam sin disigis de la E-movado. Li sincere prizorgis la enlandan E-movadon kaj samtempe observadis la mondajn priE-ajn novaĵojn. Pri Eo mem li havis modifigajn kaj plibonigajn ideojn. Li parolis pri Super Esperanto en kio mankis ajna fanatikaĵo, severismo, obstinaj kaj  neŝanĝeblaj dogmoj de la fundamentismo k.s. Li diradis ke Esperanto estas la lingvo de la scienco kaj kiel la scienco mem ĝi devas esti kritikebla, plibonigebla kaj demokrata. Li opiniis ke la ortografio de Esperanto devas esti korektata. Li negis la ĉapelitajn literojn kaj fonemojn kiel "C" kaj "Ŭ". Anstataŭ "C" li preferis konservi la literon sed ŝanĝi la fonemon al "Ĉ". Anstataŭ "Ŭ" li preferis "E". Ekzemple anstataŭ "ANKAŬ - ĈIRKAŬ ktp" kial oni ne diru " ANKE - ĈIRKE ktp."? Pri liaj proponoj pri la participoj k.a. mi parolis antaŭe.

Ekde la jaro 1996, kelkaj kursanoj de la kursoj de Ĵila ne jam orde partoprenadis. Post la kunsido de 1997/01/20, tiuj anoj eĉ forestis. Tial Ĵila oficiale nuligis la abonprezon. Estis malfacila situacio. Eĉ mi mem estis en mia plej malfacila persona situacio. Je 1997 mi akceptiĝis en MAgistriga kursaro. Krom tio mi laboris en du malsamaj oficejoj. Tamen mi penis partopreni en ambaŭ klasoj (de D-ro kaj de Ĵila). La klasoj de Ĵila multe utilis por mia E-kapablo. Tie mi situis ene de la okazaĵoj kaj novaĵoj pri Eo. Sed la klasoj de D-ro estis alie necesa por mi. Tie mi lernis pri la vivo, pri la manaĝado, pri la historio, filozofio kaj kulturo. D-ro vere ŝanĝis mian filozofian vidpunkton. D-ro, kvazaŭ profeto kiu haste transdonas bezonatajn lecionojn al siaj apostoloj, parolis pri ne nur Eo. Li komparis la iranan civilizacion kun la helena. Li klarigis pri iranaj profetoj, iranaj civilizacifaraj faktoroj kaj aliaj fenomenoj kiujn oni devas koni por koni la iranan socion. Li bone regis la historion de Irano kaj pli bone scipovis eltrovi la koncernajn faktorojn el la pasinteco kaj uzi ilin por konstrui la novan manieron por la pasanta situacio. Liaj teorioj bazis sin sur la realaĵoj de la ĝis nun provitaj doktrinoj. Li evitis konstrui nure abstraktajn doktrinojn kiuj dise de la reala vivo, farus utopiojn nur en la fantazio. Esperanto en lia doktrino havis realan lokon por transdoni la homajn kaj eksperimentajn sciencojn de la unua mondo al la tria. Esperanto por li nek estis hobio, nek partio por famigi aŭ riĉigi iun. Tial li evitis agitadajn propagandojn nur por fari ondojn depost kio manku kompetentaj esperantistoj gvidi la movadon. Li uzis sian tutan gvidad-spertaron por trovi la plej konvenan gvidad-manieron por la E-movado. Esperanto, kiun li volis por la triamondanoj, diferencis de tiu de la unuamondanoj! Tial Sadler diris ke D-ro MHSZ havas filozofion por sia agado, kaj pensuloj kiel Humphrey Tonkin kaj Ulrich Lins ja konfirmis lin. Pri la intelektularo li estis aparte zorgema. Li ne volis dependigi Esperanton de ia ajn movado intelektulara, politika, religi(simil)a k.s.

 Li timis ke pro malvenko de tiuj, Esperanto ankaŭ malvenku.
***
Kiam UEA ne reagis dece pri la skismo en la irana E-movado, D-ro diris ke li "Kabeiĝos". Mi, ne certe, pensas ke li eĉ skribis leteron al tiama UEA-prezidanto S-ro Lee, kaj kopie al Osmo Buller, ke li estas malkontenta kaj volas disiĝi. Li ĉiam kulpigis Osmo Buller-on pro tiuj okazoj. Li ne povis akcepti ke Buller -arbitre kaj memdecide- ŝanĝu la ĉefdelegiton. Estas mirige ke nek por ekformi la E-asocion, nek por ŝanĝi la ĉefdelegiton, neniu demandis la voĉojn de la iranaj delegitoj kaj esperantistoj. Kia demokratio! Ĉu UEA rajtas pritrakti nur iujn kiujn ĝi konsideras kiel ĉefuloj de la irana E-movado kaj forgesi aliajn? Ĉu UEA eĉ ne bezonis la voĉojn de ĉiuj delegitoj pri iliaj memaj sortoj? Laŭ mi UEA eraris. Tial mi povas agnoski nek la rapide - kvazaŭ kaŝe -  formitan asocion, nek la novan ĉefdelegiton, nek la faron de UEA. Kvankam mi estimas ĉian aktivadon por Esperanto, sed laŭ mi, necesas demokrata proceduro por fondi asocion kiel Irana E-asocio. Esperanto ne estas heredaĵo de ies patro kion oni dividu nur inter la " gefratoj "!

Sed D-ro ne desperiĝis daŭrigi sian aktivadon por Esperanto . Li prilaboris kompletigi kaj reeldoni la freŝigitan version de "La Dua Lingvo" . Li jam kunlaboris kun William Auld por esperantigi la selektitajn (de li mem) gazalojn (lirikojn) de Hafizo (1320-1389), li kunlaboris por la eldono de 30 lingva poemaro de Omar Ĥajjam (Kajjam) ktp nur por pruvi ke oni povas poeziumi en Esperanto ! Tiun demandon mi vidis ĉe multaj homoj: " Ĉu oni povas ankaŭ verki poemojn en Esperanto ?". Kaj ni devas havi respondon: " Jes oni povas, eĉ des pli bone kiel oni povas en sia gepatra lingvo".

***
Dum la jaro 1998, mi preparadis min defendi mian MAgistran tezon. Post pripensi kelkajn temojn, finfine mi decidis elekti temon koncernan al Eo. Estis facile trovi rilaton inter Eo kaj la persa literaturo: Traduki persajn literaturaĵojn en E-on aŭ inverse. Mi pensis ke estos malfacile konsentigi la koncernajn profesorojn de la universitato. Sed D-ro S.M.Torabi, tre bonkore akceptis la titolon. Li estis instruinta en Italio kaj iama Jogoslavio. Tial li estis tuŝita de la lingva problemo. Tamen restis du aliaj demandoj ĉe li : Unue mi devus prezenti kompetentan profesoron kiu regus E-on, kaj due necesis la aprovo de la departementestro. Pri la unua demando li demandis:
- Mi ja ne scias E-on, kiu estos via koncerna profesoro?
- D-ro MHSZ .
- Ĉu vere? Ĉu li ankoraŭ laboras?
- Ne, li ne laboras oficiale, sed se temus pri E-o eble mi povus konsentigi lin.
- Do, ek! Vi ankaŭ devas altiri la jeson de profesoro Taĝlil (la departementestro).
Kaj tiel mi elektis la temon " Traduko kaj klarigo de persaj poemaj kaj prozaj specimenoj en E-o"

La aldono de la vorto " klarigo " al tiu longa titolo estis propono de D-ro Taĝlil, ĉar oni ne povis permesi la nuran tradukon por MAgistriga tezo. Sed vere la nomo de D-ro MHSZ kaŭzis la permeson. Je la tago de mia defendo alvenis multaj famaj profesoroj ne nur por la stranga teztitolo, sed des pli - aŭ eĉ pli multe - por la fama nomo de MHSZ . Mia tezo fariĝis la unua inter siaj samtipaj tezoj. La originalajn paperojn de mia tezo pli poste mi sendis al UEA por tie arkiviĝi kiel E-a dokumento.

***
Dum 1998 ankoraŭ daŭris la kursoj de D-ro ĉiusemajne. Sed la nombro de la lernantaro pokiĝis. MHSZ ne plu emis lanĉi novajn elementajn kursojn.Laŭ mi du gravaj faktoroj efikis:1- la malbonago de "la junuloj" kaj UEA rilate al la menciita skismo en la E-movado de Irano. 2- Ne havi konvenan kursejon.

D-ro ne emis ricevi monon de homoj por Esperanto . Kaj aliflanke neniu volis investi en nura kultura merkato kie mankis ajna mona profito. " La junuloj " ricevadis monon de la lernantoj, sed ankaŭ ili ne sukcesis varbi sufiĉe da lernantoj. La skismo tre malutilis al Eo en Irano. Kiuj volis akiri ion per Eo kaj opiniis ke D-ro MHSZ baras tion, ariĝis ĉirkaŭ " la junuloj", sed tre frue ili eliluziiĝis. MHSZ ne malhelpis riĉiĝon aŭ famiĝon de iu, sed Esperanto ankoraŭ ne estis taŭga vendovaro por riĉigi aŭ famigi iun. Se oni serĉus kulpulon, jen Esperanto! estis kulpa nek MHSZ ! MHSZ asertadis ke ankoraŭ Esperanto ne estas en pozicio kio povus pagi eĉ sian propran koston. Ni esperantistoj devus ankoraŭ elspezi por Esperanto .

D-ro strebis konvinki la homojn decidohavajn en la kulturaj medioj ke Esperanto povas esti solvilo por la landoj kiel nia lando. Li argumentis jene: La talentoj de irananoj iam disfloris ekde la tria postislama jarcento, ĉar la iranaj kleruloj sukcesis per la araba lingvo konekti la tutan islaman mondon. La araba lingvo donis tian ŝancon al la iranaj kleruloj kiuj provu sian ŝancon esti traktataj ene de vasta samreligia landaro. Pro sia anticipa precedento porti la Sciencon de la antikvuloj, la iranaj kleruloj  sukcesis elmontri sian brilan kapablon. Sed nun - pro venko de la naciismemaj sentoj kaj rerego de la persa lingvo - tio ne eblas per la araba lingvo. Aliflanke, Irano geopolitike situas en krucvojo de la okcidento kaj la oriento. Tial la grandaj potencoj ne permesus Iranon potenciĝi militare. La nura sendanĝera vojo por irana progreso estas kultura kaj scienca vojo kie malmultas seriozaj rivaloj en la ĉirkaŭa landaro. Per la nun malgranda kaj preskaŭ izolita persa lingvo, oni ne povus fari efikon al la mondo. Restas sola vojo; trovi vere mondan komunan lingvon. La franca kaj angla lingvoj jam estas provitaj. Ni devas serioze pripensi ion samkiel E-on. La produktivan bazaron formus la petanta bazaro. Se tie ĉi formus sufiĉe forta petanta bazaro, tiam la produktantaj landoj, vole nevole, reproduktus la Sciencon en Esperanto . Tial li serioze postsekvis la teorion ke Esperanto devas profundiĝi el la lerneja aĝo en la junuloj kiuj baldaŭ fariĝos decidohavaj instancoj.

Al tiu teorio samopinias ankaŭ William Auld en sia "La fenomeno Esperanto ":
"Ankaŭ sur la kampo de la sciencoj lingva diverseco kaŭzas senteblajn malfacilaĵojn. La rezultojn de siaj esploroj sciencistoj publikigas en tre ege diversaj fakrevuoj,aŭ libroforme, pere de universitataj eldonejoj, en tre multaj landoj. Por raporti, la esplorinto elektas lingvon, kiu plej konvenas al li aŭ ŝi, kaj preskaŭ neniam la raporto estas tradukata en aliajn lingvojn. Sciencisto ekscias pri gravaj raportoj koncerne lian fakon, sed ne povas funde studi ilin, se ili aperis en lingvo, kiun li aŭ ŝi ne regas. Tio efektive bremsas la disvastiĝon de gravaj eltrovoj- aŭ eĉ la refutadon de eraraj konkludoj. La Scienco,teorie tutmonda, en realo daŭre restas pli paroĥa ol supozas la laikoj aŭ pretendas la sciencistoj" (pp13-14).
La prava fenomeno menciita de Auld, nur estas unu aspekto de la malfacilaĵo, kiun ni suferas en t.n. tria mondo. Elnombrumeblas multaj aliaj kialoj laŭ kiuj ni ne povus akiri la bezonatajn sciencojn sen ia vera komuna lingvo. La landoj de la terglobo de tago al tago fariĝas pli interplektitaj. Oni ne povus ĝui komfortan vivon tie se tie ĉi lando estus ankoraŭ sen bazaj teknologioj aŭ sciencoj bezonataj por formi la elementojn de la almenaŭa homa vivteno. La fiziksciencan leĝon pri la interrilatigitaj ujoj, Esperanto ebligus en la scienca kaj kultura kampo.

Nun la leganto mem prijuĝu, honeste kaj juste, la faron de UEA pliprofundigi la intervalon de du diversaj pens' kaj agmanieroj de esperantistoj en Irano. En unu flanko troviĝas tiaj pensoj de D-ro MHSZ kaj aliflanke junuloj kiuj faris de Esperanto hobio, klubo, partio k.s. senkonsidere la enlandajn cirkonstncojn. Kian novan aspekton aldonis la registrigo de E-asocio al la enlanda E-movado? La E-movado mem estas mizere pokforta kaj malmultnombra. Kial oni malplifortigus ĝin per skismoj, branĉigoj k.s.? Se MHSZ ne jesas la priesperantajn revojn de iuj enlandaj junuloj kaj eĉ eŭropaj E-instancoj, ĉu oni rajtas preterpasi liajn teoriojn? Kial iuj ne volas akcepti ke Esperanto por la triamondanoj ne havas la saman signifon kion ĝi havas por hobiumantoj de riĉaj landoj aŭ por iuj junuloj de la triamondo kies fina venko estus ekrezidi en Eŭropo aŭ Nordameriko?

Kiel "la junuloj" konfesadis en siaj unuaj eldonaĵoj; MHSZ estas la motoro de la irana E-movado. Do, kiel sistemo povus funkcii sen motoro? Kaj UEA kaj " la junuloj" kaŭzis paneon al tiu motoro. Nun, post la pasado de sufiĉe certa tempo, ni klare vidas ke " La grandulo ne mensogis!", li pravis! Pli ol soldatojn, Esperanto bezonas spertajn generalojn. Manpleno da senspertaj, junaj, soldatoj, ne povas venki al tiom da fortaj malamikoj de Esperanto. La voja vojo de E-movado en la tuta mondo estas kunlaboro, kunpensado kaj kunstrebado. Sed nepre sub la demokrataj manieroj.

***
Dum 1999 daŭris niaj kunsidoj, sed ne plu ĉiusemajne. Ni kunsidadis en la domo de Naser, ĉar la Atai eldonejo ne plu havis ejon dediĉi al Eo. Behruz Atai kaj la fratoj estis rekonstruantaj la konstruaĵon de la eldonejo. Mi , persone, ne povas riproĉi ilin. Per vendado de libroj oni ne povas vivteni en Irano. Precipe ke tiuj libroj estu E-aj libroj! Se ankoraŭ Behruz helpis E-on, estus pro liaj monoj akiritaj ne tra librovendado aŭ aktivado pri Eo. Naser humile kaj malfiere dediĉis sian luitan domon al nia- jam monata- kunsido. Li senkaĵole amis D-ron. Li eĉ akceptis prepari vespermanĝon. La manĝaĵo estis ia loka buljono kies persa nomo estas " Bozbaŝ ". Tial iafoje ŝerce ni nomis tiujn kunsidojn " Bozbaŝ-festo" . La kunsidojn krom D-ro mem, Naser kaj mi, ankoraŭ partoprenis S-roj: Atai , Mirlu, Zaman Mehdi( ne tre regule. Li forpasis iom poste) -  , Sorĥi, M. Ĥejrĥah, B.Soruŝian ( zaratuŝtrano kiu volis esperantigi la avesteran Gata-aron. Li poste ekloĝis en Kanado), Fekri, Faĥri, Kazemi, Reza Saĝĝadian…

Krom tiuj, pli malpli konstantaj partoprenantoj, iatempe partoprenis aliaj homoj kaj esperantistoj. Unu el tiuj estis Maĝid Asadi. Maĝid estis verkanta libron: " La moderna planedo, la angora planedo" . Li bone aŭskultadis la parolojn de D-ro kaj ilin uzis en sia verko. Li poste eldonis tiun libron.

Estis malfacila situacio. La militoj ardis en Irako, (eks)Jugoslavio k.a. La ada defiado de la registaro kontraŭ la okcidentaj landoj kaj la enlanda ne fidebla cirkonstancaro, des pli konvinkis D-ron ne dependigi E-on de la ŝtataj organizaĵoj. Tial li absolute ne aŭskultis tiajn proponojn. Iu mia amiko, altrangulo en la ŝtata radio kaj TV. proponis al mi lanĉi la tehranan Esperanto-Radion. Mi entuziasme rakontis la aferon al D-ro , sed li ne permesis.  

Kvankam D-ro rifuzadis tiajn proponojn, sed pri movadaj aktivadoj en universitatoj- precipe se la esperantisto estus kompetenta - li ne facile preterpasis. Li permesis al kelkaj adeptoj fari esperantajn aktivadojn en universitatoj. Li kredis ke la kulturaj aferoj en landoj kiel nia lando devus esti proponitaj de supre al malsupre. Spite al tio ke la instancoj ankoraŭ ne konsciis pri la vera valoro de Esperanto , sed almenaŭ la afero estus priparolata de tempo al tempo, kio kaŭzus kaj la refreŝiĝon de la memoraĵoj pri Esperanto kaj la alternadan retestadon de la plej lasta opiniŝanĝado de la decidohavaj instancoj. Ĉiukaze kaj ĉiurimede la priesperantaj debatoj, prelegoj, traktadoj k.s devus esti vivantaj en universitataj medioj. Krom universitataj aktivadoj, D-ro jesadis ankaŭ la eldonadon de ĉiaspecaj verkaĵoj kaj tradukaĵoj en validaj mondfamaj periodaĵoj.

Pri la lingvopolitiko de la registaro D-ro klare kritikis. La revolucia registaro montris sin malamiko de la imperiismoj usona kaj brita, sed reale ili elspezis miliardoj da rialoj kaj minutoj por disvastigi la anglan lingvon. Estas strange ke niaj gefiloj devas studi la lingvon de siaj malamikoj ekde la dua jaro de la mezlernejo ĝis la fino de la universitato! Mi aŭdas protestojn de la anglainstruistoj kiuj akuzas niajn gefilojn je maldiligenteco, malseriozeco, maltalento kaj eĉ malamikeco pri tiu studobjekto. Ili neniam sindemandas ke kial iranaj junuloj kiuj ĉiujare atingas altajn punktojn en mondaj fizikaj, kemiaj, matematikaj k.s. olimpiadoj , neniam sukcesis akiri eĉ apenaŭ akcepteblan punkton je beletraj konkursoj de la angla aŭ araba lingvoj? Ĉu vere niaj gefiloj estas maltalentaj aŭ maldiligentaj? Aŭ tute male; tiuj studobjektoj mem devas esti  kulpataj.

D-ro opiniis ke malgraŭ agitada propagando pri la internaciismo de la angla, ĝi vere ne estas tia. Se oni emus kolekti la plej lastajn arojn da iuscienckoncerna esearo, artikolaro kaj eldonaĵoj, oni devus uzi almenaŭ 22 lingvojn.

Pri la dialogo intercivilizacia, li opiniis ke tiaj konversacioj kaj interparoloj jam ekzistas ekde la ekapero de la civilizacioj, sed nur inter la kleruloj de civilizacioj, senpere aŭ pere de interpretistoj kaj tradukistoj. Grave estas ke ni interparoligu la ordinarajn popolojn de la civilizacioj. Kiom da homoj de iu civilizacio scipovus kompreni, senti, sian " malamikan " popolon? La veran pacon ne povas garantii la nura dialogo inter la reciproke koncernaj popoloj. Sed la nevolatan militon povas bari probable tia vera interkono. D-ro , pri paco kaj milito, ne pensis kiel naciisto irana, aŭ eĉ nur irana dokta klerulo, sed nepre kiel kosmopolita klerulo. Pravis tiu (Sadler aŭ Tonkin?) kiu diris;" se ni havus cent MHSZ en la mondo , nun Esperanto havus alian situacion" !

***
La jaro 2002 estis por mi sinistra jaro. Mi ellasis la tehranan metroon.  Tio finance multe malutilis al mi. Ekde la jaro 1989 mi laboradis tie. Sed mia financa pureco, frekventado al universitato dum la laborado, sendependeco en la manaĝado, obei kaj obeigi aliajn je la leĝoj, ktp. ne plaĉis al iuj. Mi estis demandata pri tre malalta finprezo de la milapartamenta urbeto kiun konstruis la kooperativo de la metroes laborantaro kies vicprezidanto kaj respondeculo pri financo kaj administrado mi estis. La prezo, sub mia observado, fariĝis preskaŭ unu triono de la kompare sama prezo ĉe la ministerio pri la loĝejoj kaj urbanizado, kaj aliaj koncernaj (semi)ŝtataj organizaĵoj. Mi estis pridemandita ke de kie mi alportis la ceteran sumon?! Sed la vero estis ke mi elspezis ĝuste laŭ la reala kosto kaj proporcie de la mono kion mi ricevadis de la membroj por kiuj estis konstruataj la apartamentoj. Mi nek ricevadis pli ol bezono nek elspezis pli ol mia mono. Tiel mi malpermesis ajnan misuzon. Sed ne ĉiam la precizeco kaj honesto plaĉas al iuj. Ni lasu la neesperantajn aferojn.

De tiam mi spertis multajn diversajn laborojn kaj finfine mi konstatis ke neniu profesio por mi estas pli taŭga ol instruado.

La venontaj jaroj pasis rapide sen konsiderinda ŝanĝo. Nur la kursoj de Ĵila ne plu okazis. Niaj kunsidoj en la domo de Naser okazis ĉiun duan -iam trian ree duan - monaton. Nenian kolektivan agadon ni havis krom tiu " Bozbaŝ-festo". Sed tie D-ro donis al ni la bezonatajn lecionojn. Ĉiu el ni faris sian laŭpovan aktivadon, sed persone kaj individue. D-ro malofte paroladis en publikaj ejoj.La 27-an de la januaro 2004 li faris prelegon pri Niĉeo (germana filozofo. 1844-1900) en publika kulturejo pro ceremonio rilate al Niĉeo. La teksto de lia prelego poste presiĝis en tiurilate eldonita memorlibro.

Ankaŭ dum 2006 li reeldonis la novigitan formon de " La dua lingvo ", kiun li jam eldonis unuafoje antaŭ la islama revolucio de 1979. Ambaŭ libroj estas eldonitaj de la Atai eldonejo .  

Nia reve granda projekto; verki serion da libroj enhavantaj la konstituciojn de landoj, en Esperanto kaj la persa, finiĝis per mia traduko de la irana konstitucio kaj ĝia eldono en " Vikipedio"!

D-ro volis pruvi ke li estis la motoro kaj se la motoro ne funkcius paneus la ŝipo. Jam estis pruvita tiu opinio.

Ne necesas troa talento aŭ genio por kompreni ke Esperanto estis en krizo. D-ro konsideris ĝin ne nur pro la enlandaj cirkonstancoj. Laŭ D-ro MHSZ , parto de tiu krizo, aŭ almenaŭ malrapidiĝo de la priE-aj aktivadoj, rilatis al la monda situacio. T.e. la eksplodo de la manieroj kaj instrumentoj de la universalaj rapidkomunikadoj. La homoj en la tuta mondo, subite vidis sin ĉe komunikiloj kiuj dum minutoj komunikis ilin unu al la alia de plej foraj anguloj de la terglobo. Sed baldaŭ montros sin la ĉefa demando: En kiu lingvo oni komunikiĝu? Laŭ D-ro tio okazos inter 2015-2025. Ankoraŭ la homaro, ebrie pro sia tioma progreso, nur gapas al la instrumentoj. Sed baldaŭ ili eliluziiĝos.

Spite al tiu ĉagreniga situacio, mi ne vidis desperiĝon de iu irana esperantisto . D-ro ade partoprenis niajn - kvankam dumonatajn - kunsidojn. La "junuloj" ankoraŭ aktivadis. Ili eldonis kelkajn librojn en kiuj komplote silentis pri D-ro MHSZ . La UEA-ĉefdelegito en Irano deklaris ke li ekis traduki Sadion poeme. Sed la rezulto ankoraŭ ne estas reklamita. Mi konstante devigis miajn studentojn, ĉiusemestre, fari siajn klasajn serĉadlecionojn pri Esperanto kaj la demando de la internacia komuna lingvo. Mirege mi ricevadas ĉiun semestron la samajn tekstojn kiujn ili kopiis de ttt-ejoj kiujn mi prezentis al ili. Dum la almenaŭ dektri lastaj jaroj, Esperanto en Irano haltis! La nuna situacio estas ĝuste la sama situacio de 13 jaroj antaŭe. La afero de la E-movado en Irano tutcerte estas pristudinda " fenomeno". Ĝi komenciĝis per la fulmogrumbla reklamo en la internaciaj periodaĵoj: " Irana E-movado eksplodas ", sed daŭras nun per sufokiga silentado. Nenia progreso; nek kvalite, nek kvante.

Eŭropo ne scias kian gravan rolon ĝi havas en la monda E-movado. Japanio ankaŭ. Usono ankaŭ. Kanado ankaŭ…

Iam mi skribis al Renato Corsetti ( kun kiu mi havis iom da polemiko, elinter ili la demando de la E-ortografio. La eŭropanoj ankoraŭ ne permesas ke oni skribu iliajn proprajn nomojn en Esperanto…) - kiu invitis la iranajn kaj grekajn esperantistojn al interparolo kaj almenaŭ enpaciĝo de la esperantistoj de du landoj, post la surekranigo de la antiirana filmo "300", kiu plenplenis de historiaj mensogoj - ke la eŭropanoj unue devas pripensi la fontojn de siaj riĉaĵoj kaj nur poste priparolu pri la monda paco. Inter iranaj kaj grekaj esperantistoj estas paco kaj frateco. Mi mem membras en greka E-grupo en interreto. Alie, kiam vere ne ekzistas batalo inter la popoloj de du flankoj, kial oni devas paroli pri la enpaciĝo? Ĉu ankoraŭ iuj ne lernis ke la politiko en multaj landoj de la terglobo, ne rilatas al la popoloj? Samideano Corsetti ankoraŭ ne permesas " Korsetti ". Ĉu iuj eŭropaj pripensas eŭropanigi Esperanton? Ĉu UEA ne ŝatas aŭskulti la opiniojn de la" triamondanoj " ? Espereble tiele ne estas.

Lernu de la Historio bonvole! La esperantistoj de la riĉaj landoj ne obeu siajn politikistojn. Esperanto mem estas mezurilo por mezuri ilin…
D-ro rakontis: En 1897 Zamenhof verkis (subskribinte pseŭdonime) libron pri la Hilelismo. Unu jaron antaŭe Hercelo kaj aliaj ekdeklaris la principojn de la cionismo. Hilelo (70 a.K - 10 p.K) estis hebrea rabeno kaj gnostikulo kiu diris ke Javeo estas Dio de ĉiu kaj ĉio, ne nur Dio de Izraelidoj. Tio estis kosmopolita juda gnostikismo kontraŭ la troiga juda naciismo. La libron Vilhelo Stala - ricevinte la permeson de la Zamenhofes filino- prilaboris. Zamenhof, ne dum sia junaĝo, opiniis ke la demando de la judoj ne solviĝos tiurimede. Li ekzemplis la muzulmanojn kiuj revinte pri sia Mekko pilgrimas tien ĝin sanktviziti. Sed neniu muzulmano volas ekrezidi tie. Ĉiu revenas al sia hejmlando post sia haĝo. Faru Jaruzalemon juda Mekko. Sed oni ne aŭskultis. Kaj nun oni vidas la kvazaŭ eternan bataladon en tiu teritorio.

***
Dum 13-14 lastaj jaroj ĝis 2010, Esperanto en Irano estis en ia embuske silenta situacio. Verŝajne nenio okazis en E-movado. Sed D-ro strebis gardi la dumonatajn kunsidojn se eĉ kelke da ili ne koncernus rekte al la E-aj lecionoj aŭ movadaj aferoj. Li iafoje instigis nin pridiskuti difinitan temon, kiel okazis ĉe la kunsido de la merkredo 4/jan/2006 en la domo de Naser. Tiun vesperon ĉeestis Asgar Saĝĝadian kiu jam de antaŭe ekrezidis en eksterlando. Tiam li laboris por la Novjorka institucio de George Sauros. La institucio sendis lin en Armenion helpi la disvastigon de la Jerevana universitato. Asgar diris ke Armenio ankoraŭ havas kamparanan ekonomion kaj ĝia popolo estas malriĉa. Por multaj estis strange ke dum la milito inter Armenio (kristana) kaj Azerbajĝanio (muzulmana), la islama respubliko Irano helpis Armenion. En Irano la plej granda popola malplimulto estas la turka. Azerbajĝanio dum maljusta (laŭ irananoj) konvencio inter la Gaĝarida dinastio kaj cara Rusio disiĝis de Irano kaj multaj iranaj patriotoj ankoraŭ revas pri ĝia reunuiĝo. D-ro parolis pri la iraka invado, Saddam, naziaj mortigoj de judoj, ciganoj ktp. Li diris ke la ekzekuto ne estas bona verdikto. Oni devas negi la ekzekuton. Eĉ Saddamon oni ne devas ekzekuti sed lasi lin viva kaj studi lin por kompreni la kondutojn de homoj kiel li, Hitlero k.s. Li diris ke dum la nazia periodo oni murdis 800.000 ciganojn pri kiuj ne estas sufiĉe parolate…

Faĥri: La ĵurnaloj citis de Saddam: "mi estas la plej malfeliĉa ol ĉiu alia malfeliĉa homo."

D-ro: Oni devus lasi lin viva kaj demandi lin: Ĉu vi ankoraŭ plendas Dion kial Li kreis la muŝon, la judon kaj la irananon?
Sorĥi: S-ro Mozaffari havas demandon.
D-ro: Ĉinokte ne! Tiu ĉi filo (Asgar Saĝĝadian) per Eo iris (eksterlanden) kaj doktoriĝis.
Asgar: Mi profitis perfekte (la afablojn de D-ro )
D-ro: Mi permesis lin iri kaj resti … Ĉinokte mi volas demandi" Kion signifas la vorto Intelektulo" ? Ĝi estas traduko de kiu vorto? Tra kiu lingvo ĝi envenis la persan? Respondu min. Iu verkis libron (Ĝalal Al-e Ahmad: Pri la servoj kaj perfidoj de la intelektularo) en kiu libro li diris la nomojn de kelkaj intelektuloj. Ĉu la intelektuleco estas absoluta aŭ relativa? Ni devas difini ĝin. Ĉiu difinas ĝin alivorte kaj penas distingi laŭ sia difino la intelektecon disde la vulgareco. Platono tre bone notadis la dialogojn. Eĉ hodiaŭ kiam vi legas la dialogojn skribitajn de Platono vi sentas la tiaman atmosferon. La fontoj de eldiroj de multaj posteuloj kiel Markso, Hegelo, Fojerbaĥo k.a. estas ĉi tiuj verkoj de Platono. ..
Aminzade: La intelektuleco ne koncernas la gradon de la Scienco ĉe iu, sed ĝi estas: kiu povus analizi la kaŭzec-interrilatojn kaj sian ĉirkaŭon, tiu estus intelektulo. Kaj la manieroj de intelektuloj koncernas al la cirkonstancoj kiuj estas diferencaj.
Gomroki (iu novpartopreninto kiun mi ne konas): Ĉu paŝtisto ja povus esti intelektulo?
Aminzade: Jes, se li povus la interrilatojn de sia ĉirkaŭo analizi.
Gomroki: Senalfabetulo kiel povus esti intelektulo?
Aminzade: Senalfabetulo se povus bone analizi, estus intelektulo.
Kazemi: Oni devas aldoni ion al la difino de S-ro Aminzade; la intelektulo devas eltrovi la fontojn de la problemoj kaj solvi la problemojn.
Aminzade: La intelektulo ne povus solvi ion. Li nur donas ideojn kaj li ne plu respondecas.
Kazemi: La kaŭzecon kaj la kaŭziton oni povus facile konscii.
Aminzade: La diferenco inter intelektuloj estas iliaj kielanalizoj.
Kazemi: Mi nur povas diri kiuj ne estas intelektuloj.
Faĥri: Unue ni devas turni nin al la persono mem, kiajn trajtojn li devas havi? Li devas atingi nivelon ke ĉiumomente li ne ŝanĝu siajn ideojn. Oni ne povas konfidi al tiuj kiuj ankoraŭ ne estas maturaj.
Aminzade: La intelektulo bezonas instrumentojn kaj konon.
Asgar: Mallongtempe aŭ longtempe, la ekzistanta situacio aŭ la pli bona situacio.
Aminzade: Kiu vidas nur antaŭ siajn okulojn, tiu ne estas intelektulo. La vera intelektulo premisadas kaj konkludas rezultojn. Kiam komenciĝis la (islama revolucia) movado en la jaro 1342 ( 1963 ) ĉiu {intelektulo} devis scii ke la movada graniko estas la religio.
Asgar: Oni ankaŭ misuzis.
Aminzade: Ĝi havis la hegemonion kaj la gvidadon.
(Tie ĉi D-ro memorigis min skribi detale la parolojn de ĉiuj kaj aldonis ŝerce; samkiel Platono)
Faĥri: Ja kie estas la vasto de la laboro de intelektulo? Ĉu la ekonomikaj, politikaj, sociaj aŭ artaj? Kie? Unue ni devas difini la limojn. Kiun ni nomas intelektulo?

Aminzade: Pro la solidareco de la Sciencoj oni povus ĝeneraligi.
D-ro: Ĉiuj ĉi, kiujn vi diris, estas konsiderindaj kaj studindaj. Sed miaopinie, ni, en la triamondo, unue devas etimologie ekkoni la leksikon kiu eniĝis nian lingvon. Kio estis ĝia origino? Ĉu la traduko precize deklaras, esprimas la signifon? Unue ni devas studi la aferon laŭ lingvistika aliro. Tio helpus nin certiĝi ke dum la traduko ĝi devojiĝis aŭ ne? La neksta punkto estas konsideri la vorton kiel homansciena, sociologia k.s. termino. Oftas fenomenoj kiuj dum jarcentoj estis konataj sed nur tre malfrue oni donis nomojn al ili. La ekzemplo estas: De foraj tempoj la popoloj konis la jenan fenomenon:" La celo akceptebligas la ilaron " kaj uzado de ruzaj manieroj por akiri avantaĝojn. Sed ekde la tempo de Makiavelo la termino " Makiavelismo " estas uzata por tia agmaniero. Verdire centojn da jaroj antaŭ Makiavelo, la makiavelismo ekzistis. La Talibanismo ekzistis centojn da jaroj antaŭ ol la Talibanoj mem. Nun famiĝis la termino " Cunamo aŭ Cunamio". Ĉu la marsismoj ne ekzistis deantaŭ multaj jaroj? La diluvo - Noa Tajfuno- estis granda cunamo. Ni turnu nin al la vorto "Intelektulo". Ĝi eniĝis la persan lingvon deantaŭ 100-130 jaroj. Nun ni eniĝis la 100an datrevenon de la konstitucia revolucio de Irano. La 14an de Mordad ( 5/aŭgusto/1906- 2006) ĝi fariĝis 100jara. 20-30 jaroj antaŭ ĝi, la periodaĵoj komencis eldoni artikolojn. La vorto ( en la persa; Roŭŝan-fekr) estas traduko de la araba vorto (monavvar-ol-fekr) ne per la akademio( de la persa lingvo) . Ĉar se ĝi estus tradukita de la akademio, ĝi devus esti; " Roŭŝan-Andiŝ) (ĉar la araba vorto por la penso estas "fekr" kaj tiu de la persa "andiŝe"). La traduko estas fare de la intelektuloj kaj ĵurnalistoj rande de la akademio. La franca koncerna vorto ekuziĝis jam antaŭ la franca revolucio. La vorto " intelect" estas vorto kiun uzis Aristotelo por la signifo de la racio, intelekto, saĝo.

Ĝi montras ke Aristotelo kredis je ia psikologio; "fakultata psikologio" kion li skemis baze de la korpa organismo. Same kiel inter la diversaj organoj de la korpo ekzistas interagado, tiel la mensaj organoj funkcias interlabore. Sed ŝajnas ke la penspovo funkcias pli memstare. La antikvaj pensuloj estis akceptintaj la intelektopovon kiel memstaran  povon kies laborrezulto estas " La penso ". Ilia difino pri la penso estis :" la aranĝo de la konataj aferoj por atingi al la nekonataj".

Do, la intelektulo estas tiu kiu laboras per sia intelekto. Ĉu matematikisto kiu pripensas la matematikajn demandojn povas garantii ke la rezulto de liaj laboroj estus utila aŭ malutila por la homoj? Tial la intelektulo ne povas garantii ke la rezulto de liaj pensoj aŭ agoj estu utila por iuj. La intelektulo ne necese laboras por la popolo. En nia kulturo, ĉu antaŭislama, ĉu postislama, Dio estas lumo kaj Arimano estas mallumo. Do, la intelektulo, kiu havas lumajn pensojn estas dia, kaj tiu de mallumaj pensoj estas arimana. La intelektulo, laŭ la difino de Aristotelo, ne estas nepre lumpensa! Li povas esti intelektulo sed samtempe fari nigrajn laborojn. La intelektulo povas misuzi sian intelekton. Inter la intelektuloj troviĝas geniuloj kiuj misuzis sian intelekton kaj genion pripensi kaj prilabori nur por monrimedoj. Hitlero misuzis multajn terminojn de Martin Hajdeger. Ĉu intelektulo kiu diras " Hitlero estas nuntempa Cezaro" ne estas intelektulo?

Asgar Saĝĝadian : S-ro Soruŝ ( religia intelektulo kiu iafoje negis la regantajn dogmojn) nun fariĝis Horr-ibne-Riahi ( generalo de la kalifo kiu forlasis la kalifan armeon kaj aliĝis al Hosejn filo de Ali, la ŝijaista plej fama martira imamo) . Ni estis viktimoj de li!

D-ro: Ni devas redifini la vorton rezigninte la absolutan pensmanieron. La rusoj nomis ĝin "inteliĝencia" t.e. kiuj prilaboris sian panon per siaj pensoj. Ili havis tiajn kategoriigojn; manlaboristoj, penslaboristoj ktp.
Aminzade: La blankkolumuloj!

D-ro : Tiuj konsistigis pensan proletaron, pense servantoj al la partio (komunista). Tio bone montras ke kiel ideologio povas sklavigi la penson. Vi devas rezigni la difinon "intelektulara sociklaso". Oni devas retraduki ĝin al "penslaboristoj servantaj la registaron". Mi eĉ pripensas aliajn novajn difinojn: intelektulo estas tiu kiu respondecas ĉe sia socio. Se ne, tiu estas penslaboristo servanta la registaron.

Iam SAVAK (la sekurecorganizaĵo de la eksreĝimo) min alvokis pridemandi. Oni diris al mi: Vi fektelektuloj…(feko+ intelektuloj) (klarigo: en la persa lingvo,akorde de la franca prononco,oni elparolas la vorton " intelektulo" kiel " antelektuel " kaj "an" en la persa povas signifi "fekaĵ=goh"on. Tiel la ŝaho, anstataŭ " antelektuel" diradis " gohtelektuel" kaj tiurimede li montradis sian koleron kaj abomenon je la vorto! Li forte kontraŭstaris la intelektulojn). Mi demandis: Ĉu Lia Moŝto vere diris tion aŭ vi mem atribuas al Lia Moŝto?! La ŝaho estis vera diktatoro. Kiam li lanĉis la partion " Rastaĥis" (la vorto samsignifas kun la araba vorto " Ba.s" kiu estas nomo de multaj arabaj partioj interalie la Ba.s partioj de Sirio kaj Irako) li ordonis ke la intelektuloj verku ĝian ideologion. Li eĉ diris al irananoj kiuj ne volis membriĝi, iri for de Irano! Kiam iuj ne obas la ordonojn de la diktatoroj ĉi tiuj  miras ke kial tiuj ne similas al aliaj?...

La intelektulo devas havi homecan manieron. Li devas malkovri la problemojn pli frue ol aliaj . La intelektulo devas havi kuraĝon deklari la malkovritajn problemojn. La intelektulo ne devas nur kritiki ade, sed li devas ankaŭ proponi solvilojn. Li povus esti senalfabetulo, sed ne devas esti malinteligenta. Liaj agoj kaj ideoj ne devas esti kontraŭ la popolo. La justeco estas parametro kio distingas la intelektulon de aliaj.

Sorĥi :  Kie oni povus uzi tiujn ĉi?

D-ro: En niaj tomboj! Vi devas pokopoke diradi al infanoj. La kancero ja komenciĝas de unu kancerita ĉelo. Kiuj volis fari kolektivajn reformojn - tiuj ĉiuj - fiaskis, malsukcesis. Ni devas turni nin al la persono, al la individuo. Laŭ mi la nura solvo estas returno al la baza ĉelo.

Asgar : Do la trajtoj de intelektulo similas al la trajtoj de gvidanto?
D-ro : Povus esti.
Sorĥi ( poeme cite ): Iam renversiĝu la aferoj

                                 La policanon pendumu la ŝtelisto

D-ro ( alude al S-ro Sorĥi ): Oni eltiris al li la dentojn, tial li ĉinokte parolas pli! Prijuĝi la malservojn de la intelektuloj estas tre malfacile. La intelektulo, pro observado de la etikoj, devas kredi je iaj limigaĵoj  (politika, homaneca ktp). Ekzemple Kianuri ( la plej lasta ĝeneralsekretario de la  kontraŭleĝa, malformita komunista partio Tude) ĝis la lasta minuto de sia vivo ne konfesis al eraro. Sed D-ro Tabari (la plej noma ideologo de tiu partio) faris tion. Miaopinie, probable, Kianuri profunde kaj elkore kredis ke la komunismo estas ĝusta. La kredo sinbazas sur la emocioj nek sur la racio. Multaj el intelektuloj samtempe estis kredantoj. Majakovskij sinmortigis. Multaj aliaj malliberiĝis, mortis pro siaj kredoj. Iuj ja trovis novajn vojojn. Arthur Costler ; "darkness at midnight= mallumo en meznokto"…D-ro Ali Ŝariati (religia intelektulo mortigita de la ŝaha reĝimo unu jaron antaŭ la islama revolucio ) emis al Troteskij. Li volis fariĝi irana miniMarkso. Mi multfoje interparolis kun li admoninte lin ke li kaŭzos la masakradon de la junuloj. Mi multe estimis lin, sed li marŝis sian vojon. Li kaŭzis la morton de multaj junuloj kaj eĉ de si mem. ( per instigi ilin al la revoluciaj aktivadoj ) . Instigi la junulojn estas tre facile. Ili estas horbomboj. Sed tiam kritiko al Ŝariati estis helpo al Savak, do mi ne malkaŝe kritikadis lin.

Sorĥi : Ŝajne estis ĝuste.
D-ro : Mi ne scias. Tiam mi estis verkanta la libron " Rudimento por la gvidadarto ". Mi agadis male al li. Sed lia movo tiam kaŭzis vekiĝon. La totalismo povus fari civilizacion, sed poste kiel silkraŭpo sufokiĝus ene de ĝi.

Aminzade: Nia nacio estas nacio kiu ŝanĝis la tradician politikan asfiksian situacion kaj estigis la hodiaŭan situacion. Irano ekde longe prilaboris la konstitucian revolucion kaj dum ĉi lastaj jaroj ni faris profundajn ŝanĝojn. Kontraŭ la rigorecoj de la reĝimoj la popolo reagis. La ŝijaismo verdire estas organizita partio jam de la kvara postheĝira jarcento, ekde la Dejlamida dinastio.

D-ro : Ni devas paroli pri la monda civilizacio anstataŭ la okcidenta. La titolo de la verko de Ĝalal Al-e Ahmad " Pri la servoj kaj malservoj de la intelektuloj " ne povas esti taŭga titolo. Li devis diri: …malservoj de la pensuloj…

***
Ekde la 14.feb.2006 mi komencis kunlabori kun konstruktiva firmao kiu estis gajninta internacian adjudikon konstrui loĝurbetojn en Sudameriko. Por mi estis nova sperto kaj finance kaj por eklerni la hispanan lingvon. Antaŭ mia ekveturo, post ĉirkaŭ du monatoj,  mi partoprenis la lastajn kursojn de D-ro MHSZ . Tiam li priokupiĝis pri sia teorio de " Timo " . Lin interesis la fakto ke kiel oni povus analizi la homajn kondutojn baze de la timo ; timo pro la morto, timo pro la malsato, timo pro la malsaniĝo ktp. Li rakontis pri Kristo kiu sur la kruco lamentis en la aramea lingvo : Ili, Ili, le ma sabaqtani? ( Dio mia, Dio mia, por kio min forlasis?) . La tutan iranan mistikismon , ĉi foje, D-ro analizis surbaze de la timo. Ekzistas momentoj en la vivo, kiam oni timas pro io pli forta ol la morto. Timoj pro kiuj oni eĉ preferas morti. Oni diras kiam Hitlero spektaklis filmon montrantan pendumon de Benito Mussolini, li decidis sinmortigi, se li situos en simila situacio. D-ro diris ke la timo pro malbonfamo aŭ fiasko ĉe Ernesto Che Guevara kaŭzis ke li iru al vojo kies finon li sciis (la morto). Ankaŭ ĉe Sokrato simila timo kaŭzis ke li ektrinku la cikutan pokalon.

Ĉar la venontan jaron mi ne loĝis en Irano, mi ne scias kiel daŭris tiu teorio. Pli poste pokon mi aŭdis pri tiu teorio.
En la kunsido de 2.marto.2006 kiun krom D-ro kaj mi, ĉeestis Naser (la gastiganto), Kazemi, Sorĥi, Mirlu, Moĝtaba, Reza Saĝĝadian, Fekri, Arash, Faĥri, kaj Atai, D-ro prezentis la nove eldonitan version de "La dua lingvo", kiun eldonis la Atai eldonejo.

D-ro dankis de Reza Saĝĝadian kaj Moĝtaba Ĥejrĥah pro iliaj teĥnikaj helpoj prepari la libron por ekpresiĝo. Li diris ke la plej grava afero en la jaro 2006 por la irana E-movado estas la reeldono de tiu libro en la nova pli kompletigita formo. La unua eldono jam okazis en la oktobro de 1976. Malgraŭ isfojoj D-ro multe dankis de Behruz Atai . Li diris ke Behruz multe kuraĝigis lin. " Behruz estis infano kiu urinis sur miaj genuoj" D-ro diris karestone! Kaj la ĉeestantoj entuziasme petis min " registri tion en la historio de la irana Esperanto movado. D-ro rakontis kiel la eksreĝimo forstrekis el lia verko " Rudimento por la gvidadarto " la ĉapitron pri la iama primarministro doktoro Mohammad Mosaddeq. D-ro ankoraŭfoje memorigis ke en la jaro 1948, en lia verko pri la redaktarto li dediĉis 3-3.5 paĝojn pri Eo. La kulturaj aferoj bezonas daŭrigon,insiston, persiston. Li opiniis ke ankoraŭ Eo, kiel malperfekta bebo, bezonas artefaritan spiradilon. Li diris ke Eo en Irano trapasis multajn pintojn kaj valojn, zenitojn kaj nadirojn, altaĵojn kaj deklivojn, sed li ne priskribis la malfavoraĵojn . La historio estas tio kion la historiisto elektas kaj skribas. Lia patro rekomendis al li ke: "Tio (Eo) estas la idealo de la homaro,sed vi ankoraŭ estas malforta. Vi devas plifortiĝi almenaŭ samkiel viaj malamikoj kaj poste eldoni viajn pensaĵojn." Sed D-ro timinte malfruiĝon, iom pli frue ol la rekomendita tempo, eldonis ilin. Eo en Irano havis malamikojn pri kiuj D-ro ne parolis en siaj libroj. Antaŭ la islama revolucio, la pova generalo Farbod kaj iuj aliaj povuloj de la reĝimo estis malamikoj de Eo. Post la islama revolucio (1979), ja malamikis al Eo terore mortigita primarministro " Mohammad Ali Reĝaij " .

D-ro rakontis ke lia edzino Ĵila plorpetegis lin lasi Esperanton. Sed li ne lasis ĝin.
"La junuloj" iam eldonis surkovrile de sia eldonaĵo lian karikaturon dormantan. T.e. D-ro MHSZ ankoraŭ dormas. Sed D-ro nur evitis vanan propagandon kaj agitadon ne plaĉan al novpolitikistoj.   

***
En la finaj monatoj de 2007 j. okazis ekspozicio de lingvoj en Tehrano. La E-an tablon zorgis S-ro Zargarpur. Li estis eksstudento de D-ro en la kursoj kiujn okazigis D-ro en la aerforto. Li partoprenadis niajn kunsidojn tre malorde. Iafoje li prokrastis, verdire neestis, dum jaroj. Li estis jam emerita aerarmeano kiam ni aŭdis pri li ĉifoje. Kvankam en niaj kunsidoj li ne ĉeestis, tamen mi sciis ke li por longa tempo ĉiusemajne aperigis anoncetojn en ĵurnaloj pri privata E-instruado. Honeste oni devas konfesi ke neniu esperantisto disiĝinta de D-ro sukcesis lanĉi ion konsiderindan porE-an institucion, asocion, kurson ktp. Neniu sukcesis sinpravigi ke : " la majstro jam fariĝis tro maljuna kaj ni povus surprizigi lin lanĉinte novan priesperantaĵon." . D-ro konis la cirkonstancojn de nia lando. Ĝis nun nur tiuj programoj kiujn li jesis sukcesis akiri konsiderindajn rezultojn. Kiam MHSZ kontestadis ian pricelatan programon, oni akuzadis lin je diktatoremo kaj monopolemo. Sed li vere ne estis tia. Li nur kapablis antaŭvidi la rezulton. Se la cirkonstancaro, la situacio, la instancoj kaj ĉiuj efikohavaj parametroj estus kontraŭ nia afero, kian kulpon havis D-ro MHSZ ? D-ro faris kion li povis fari por Eo. Tion mi atestas kaj mi opinias ke mia atesto estas justa.

La novaĵon pri tiu lingvoj-ekspozicio eldonis du oficialaj tagĵurnaloj, kie oni citis nur de S-roj Zargarpur kaj Fekri. Kvankam mi ja ĉeestis. Behruz Atai telefone petis min ĉeesti kaj helpi al S-ro Zargarpur. Antaŭ ol ekiri mi telefonis al Zargarpur kaj demandis lian emon. Li  respondis ke tiun tablon akiris li mem kaj la ĉefo li mem estu! Mi nur devus helpi! Mi akceptis kaj por certigi lin ke mi ne intencas minprezenti al la instancoj, mi aldonis ke mi ĉeestos uzante kravaton. La kravato signifas ke oni ne estas de " la fratoj " de la instancoj. Mi survestis miajn plej ŝikajn vestaĵojn, nodis belan kravaton kaj iris tien…

Kiam mi ekrespondis demandon de vizitanto - francino kiu iam aŭdis kaj ravis pri Eo - mi ekkomprenis ke mia ĉeesto ne plaĉis al S-ro Zargarpur. Morgaŭ mi ne plu iris tie.

Dum la kunsido de 12.dec.2007, ni priparolis pri la okazaĵo. Poste mi demandis de D-ro pri S-ro AbolHasan Hakimi, pri kiu la libro de Esmail Rain ( Framasonismo en Irano, unua eldono, Italio, 1968-pp 574- 579) diras: …alia suba organizaĵo de la irana grandloĝio, en kiu tutaj framasonoj de tiu ĉi grandloĝio membras, estas" la ligo universala de francaj framasonoj, kies mallongigita nomo estas L.U.F." La fondinto de tiu ĉi organizaĵo en Irano estas AbolHasan Hakimi, kiu jam de 50 jaroj estas membro de la framasona loĝio " Svisa Alpino ". AbolHasan Hakimi estas frato de Ebrahim Hakimi (Hakim ol Molk) , kiu post la fino de sia edukado, unue membriĝis en la sekretariato de la Ligo de Nacioj. Poste dum tri jaroj li estis parto de "La minoritatoj" en la Unuiĝintaj  Nacioj kaj reveninte Iranon li elektiĝis kiel deputitulo de la 16-a parlamento. Li efike prilaboris la reaktivigon de La Irana Publika Socio - laŭ iuj; framasona organizaĵo - en la jaro 1948. Li faris gravan paroladon sub la titolo "La agrikultura reformo" . AbolHasan Hakimi, kiu estas ĉefa membro de " La Lingvo Esperanto " en Svislando, efike laboradis formi la loĝiojn Mehr kaj Aftab (ambaŭ vortoj signifas la sunon)  kaj jam de kelkaj jaroj funkciigis la branĉon de LUF en Tehrano…

La Statuto de LUF
…artikolo 15-a: La ligo uzos la ĉefajn vivantajn lingvojn aŭ Esperanton.
D-ro negis havi informojn pri tio.
Ni rapidlegis la novaĵojn pri la ekspozicio. Ĉeestis S-ro Aminzade al kiu D-ro diris: " Vi faris miraklon alveni" ĉar Aminzade ankoraŭ partoprenadis malorde.
D-ro alparolis al S-ro Fekri (Fekr signifas penson): Vi estas bonpersona sed ne bonpensa! Oni nomis vin Fekri ĉar iafoje la nomoj kontraŭas siajn signifojn. Kafejoj havas ĉion escepte de la kafon. (En Irano oni nomas " Kafejo" publikajn ripozejojn kie oni trinkas teon, fumas nargileon, tagmanĝas ktp sed neniu el ili efektive vendas kafon). Vi estas tre intima, emociplena, sed penson … ?

Atai : Li estas tre gastama …
D-ro: Ankaŭ lia edzino estas bona homo. Ŝi kaŭzis ke ili aĉetu domon.
Atai : Lia edzino komunikis sian saluton al vi …
Tiun konversacion mi citis por montri kian kontakton D-ro havis kiam iu esperantisto penis fari disan, sendependan, eran, memdecidan faron rilate al Eo …
Tiunokte D-ro parolis pri la " inĝenierado pri la homoj ". Li klarigis kiom malfacile koneblas la homo. Li rekomendis, kiel gvidadarta leciono, : Ne estu monopolemaj pri aliuloj!

De Sadio li citis : Oni povus koni dum unu tago la sciencnivelon de iu, sed ties malicecon oni ne povus koni dum multaj jaroj. Li ankoraŭ plendis pri Fekri: Mi povus peti de Fekri kiu estu unua en la lingvo, en la scienco, en la konkurso, sed se lia trajto ne estus bona, estus malfacile labori kun li. Ŝtelisto se venus havante lumigilon, ŝtelus pli selektate ( irana proverbo ). Mi ĉiam testis lian bonintencon kaj ĉiam mi akceptis...
D-ro daŭrigis: Multaj aĵoj ŝanĝiĝis dum la lastaj 6-7 mil jaroj. Sed la Filozofio kaj la Sensaro de la homaro ne ŝanĝiĝis.                        
 Ne ŝanĝiĝis la Kolero, la Venĝemo, la Malamo, la Amo, la Timo, la Ĵaluzo, ktp.
***


No comments:

Post a Comment